aller page d'accueil  

Genealogia kaj Historia Klubo de Saint-Genès-Champanelle

Asocio laù la legho de 1901, en Saint-Genès-Champanelle
[Sen-Jhene Shampanel], 63 , Francio

aller page du patrimoine

La vorto de la Prezidento

Iam mi mem estis nova alvenanto en nian komunumon. Kiam mi komencis interesighi pri ghi, mi konstatis ke ghis nun ne ekzistis serioza monografio pri la estinteco de nia urbo.

Tamen, ghi havas richegan historion plenan da eventoj rakontindaj kaj memor-konservindaj. Ghis hodiauh, neniu provis lanchi gravan agadon por savi tiun kulturan kaj etnologian komunan havon regule kaj komplete.

Tiu juna asocio esperas do kolekti la plej grandan nombron da genealogiaj kaj historiaj informoj, por gardi ilin kiel trezoron kaj kontentigi la scivolemecon de la futuraj generacioj de nia vilagho.

« Kiam praulo forlasas nin, tiam biblioteko malaperas. »

Loghantino de la vilagheto « Pardon » [Pardon] diris al mi iam : « Estinte juna, mi sciis ke miaj plejaghuloj havis la konon pri mia vilagho, mia familio, sed mi neniam zorgis pri ghia kolekto. Hodiauh, ili ne plu estas kaj mi bedauhras mian iaman maldiligentecon.

Mi esprimas la deziron ke multaj anoj de Saint-Genès-Champanelle sentu sin koncernataj de sia komuna historia havo, kiu fandighas nerimarkeble inter la fingroj, kaj ke ili alportu sian kontribuon por plenigi tiujn paghojn kaj disdoni sian konon, sian alligitecon al nia komunumo.

la Prezidento,

Bruno FUNGENZI

* [ reveno al la akcepta pagho ] *

Traduko al Esperanto farita de Samuel GAILLARD kaj Eugène PAPCIAK.


Chiuj rajtoj rezervitaj - © - 1999 - 2024 – Konceptado kaj realigado Bruno FUNGENZI

champanelle

croix repertoriées 59
cartes postales anciennes de la commune 156
cartes postales anciennes hors commune 47
cartes postales anciennes du Puy de Dôme 118
associations recensées sur la commune 186
coupe automobile GORDON-BENNETT 74

champanelle

aller page d'accueil  

aller page du patrimoine

  italiano
italiano
english
english
español
español

champanelle

Tous droits réservés - © - 1999 - 2024 - Conception & réalisation Bruno FUNGENZI