Genealogia kaj Historia Klubo de Saint-Genès-Champanelle Asocio laù la legho de 1901,
en Saint-Genès-Champanelle |
La vorto de la Prezidento
Iam mi mem
estis nova alvenanto en nian komunumon. Kiam mi komencis
interesighi pri ghi, mi konstatis ke ghis nun ne ekzistis
serioza monografio pri la estinteco de nia urbo. Tamen, ghi havas richegan historion plenan da eventoj rakontindaj kaj memor-konservindaj. Ghis hodiauh, neniu provis lanchi gravan agadon por savi tiun kulturan kaj etnologian komunan havon regule kaj komplete. Tiu juna asocio esperas do kolekti la plej grandan nombron da genealogiaj kaj historiaj informoj, por gardi ilin kiel trezoron kaj kontentigi la scivolemecon de la futuraj generacioj de nia vilagho. « Kiam praulo forlasas nin, tiam biblioteko malaperas. » Loghantino de la vilagheto « Pardon » [Pardon] diris al mi iam : « Estinte juna, mi sciis ke miaj plejaghuloj havis la konon pri mia vilagho, mia familio, sed mi neniam zorgis pri ghia kolekto. Hodiauh, ili ne plu estas kaj mi bedauhras mian iaman maldiligentecon. Mi esprimas la deziron ke multaj anoj de Saint-Genès-Champanelle sentu sin koncernataj de sia komuna historia havo, kiu fandighas nerimarkeble inter la fingroj, kaj ke ili alportu sian kontribuon por plenigi tiujn paghojn kaj disdoni sian konon, sian alligitecon al nia komunumo. la Prezidento, Bruno FUNGENZI |
* [ reveno al la akcepta pagho ] *
Traduko al Esperanto farita de Samuel GAILLARD kaj Eugène PAPCIAK.
Chiuj rajtoj rezervitaj - © - 1999 - 2024 Konceptado kaj realigado Bruno FUNGENZI
listed crosses | 59 |
old postcards of the commune | 156 |
old postcards except commune | 47 |
old postcards of Puy de Dôme | 118 |
associations listed on the commune | 186 |
Gordon-Bennett Cup | 74 |
Results of the European elections on 9 May 2024
Results of the Legislative electionss
for the first turn on June 30, 2024
All right reserved - 1999 - 2024 - Design & Production Bruno FUNGENZI